Anonymous 12/25/2020 (Fri) 19:22:38 No.46 del
>>43
>nur fikse
>nenio sed nur alia celo
>forviŝos al vi la fikon
>marku miajn fikajn vortojn
>Vi fikas morton, infano
>teninta vian fikan langon
>Vi fikas morton, knabo
Bonvolu ne uzi Google Translate. Precipe kiam ekzistas kulture adaptita versio en Esperanto:
Kian diablaĵon vi ĵus diris pri mi, idioto-idisto? Jam legeblas en la Fundamento, ke mi estas la unua-ranga soldato elektita de la Finvenkista Esperanta Komitato por protekti la tombejon de Lia Moŝta Zamenhof kontraŭ la atakado de 300 volapukistoj de mi plene mortigitaj? Mi speciale scipovas mensajn atakojn; nur mi povis elmondigi Kabe-on. Por mi vi estas nur plia murdoto. Mi neniigos vin pli precize ol kiom precize PMEG priskribas la gramatikon, mi ĵuras al vi je la barbo de Nia Unua Verdulo. Vi pensas, ke interrete vi povas diri tion kaj eviti min. Ĉi-momente mi kontaktas la kaŝitan duan UEA-on, kies spionaro nun serĉas la spurojn de via interreta adreso.
Venas ne facila vento, sed nur glavo sangon soifanta. Mia kolegaro eterne militanta povas esti ie ajn, iam ajn por mortigi vin sepcent-maniere nur mane. Krom mia granda korpa kapablaro, mi havas ankaŭ ĉiujn armilojn koletitajn por atingi la Finan Venkon fini vian kompatindan estadon. Se vi nur scius kian kolektiĝon de batalantoj via eta diro kreus! Eble vi ne elbuŝigus tian fian malverdaĵon. Vi kaj via peko kiel feko forpurigendas.

Por eterna ben' efektiviĝos.