/esperanto/ - Verda-Chan

Anonima Esperanta Babilado

Posting mode: Reply

Check to confirm you're not a robot
Name
Email
Subject
Comment
Password
Drawing x size canvas
File(s)

Board Rules

Max file size: 350.00 MB

Max files: 5

Max message length: 4096

Manage Board | Moderate Thread

Return | Magrathea | Catalog | Bottom

Expand All Images


(834.57 KB 625x880 kodomo no esperanto.png)
Bonvenon al la nova sento. Anonymous 11/25/2024 (Mon) 00:34 [Preview] No. 520
;)


Anonymous 11/25/2024 (Mon) 00:43 [Preview] No.521 del
(797.93 KB 1125x1600 cxapitro unu.png)
(4.86 MB 640x360 pepper5_ass.mp4)
>>520
Mi tradukis la unuan ĉapitron de Erinaco Hari (Hedgehog Harry) kaj la kvinan epizodon de Pipro kaj Karoĉjo.


Anonymous 11/25/2024 (Mon) 02:49 [Preview] No.522 del
>>521
Mi ne volas esti malĝentila, sed... se paroli serioze, via lingvokapablo tute ne estas sufiĉa. Mi rekomendas tralegi la Fundamentan Krestomation.


Anonymous 11/26/2024 (Tue) 18:06 [Preview] No.523 del
>>522
> via lingvokapablo tute ne estas sufiĉa
Mi neniom estos lerninta Esperantisto...
Kie mi eraris en la teksto? "senpagaj brakumoj" ? Mi volas praktiki Esperanton kun tradukoj
>Mi rekomendas tralegi la Fundamentan Krestomation.
Dankon, mi ne sciis pri tiu libro.


Anonymous 11/28/2024 (Thu) 01:59 [Preview] No.524 del
>>523
>Kie mi eraris en la teksto?
"Senpaga brakumoj" kaj "erinaca brakumoj" (nombra akordo), "premi" (por tia "erikativo" mi kutimas vidi nudan radikon), "en asocion kun" (ne necesas akuzativo), "presentas" (ĝusta formo estus "prezentas", "speciala ferio" (ĝusta senco de la angla frazo estas laŭvorte "festotaga speciala epizodo"), "tradukita por" (se vi uzas la nomon "L. L. Zamenhof" kiel kaŝnomon tio devus esti "tradukita de"), "Esperanta subtitoloj" (denove nombra akordo) "la Peertube retpaĝo" (devus esti "la Peertube-retpaĝo" aŭ "la retpaĝo Peertube"), "legi la Bildrakonto" (mankas akuzativo, kaj kial majuskle?)
>Mi volas praktiki Esperanton
Vi volas ekzerci vin pri Esperanto. "Praktiki" signifas "uzi en praktiko".
>kun tradukoj
Tio signifus "kune kun tradukoj", "akompanate de tradukoj". Certe vi volis diri "per tradukoj".


Anonymous 11/28/2024 (Thu) 17:33 [Preview] No.525 del
>>524
Esperantistoj diras ke Esperanto estas la plej facila lingvo...


Anonymous 11/28/2024 (Thu) 17:37 [Preview] No.526 del
(668.79 KB 1125x1600 cap1.png)
>>524
Dankon por la korektoj.


Anonymous 11/28/2024 (Thu) 19:32 [Preview] No.527 del
>>525
Ĝi ja estas la plej facila, sed tio ne signifas ke ĝi estas facila, nur ke ĝi estas pli facila ol la aliaj.


Anonymous 12/06/2024 (Fri) 02:41 [Preview] No.531 del
(512.63 KB 497x674 gxis revido.png)
>Mi volas plibonigi mian Esperanton
>Mi elxutis gramatikan libron (PMEG)
>754 pagxoj
Mi neniom estos lerninta Esperantisto


Anonymous 12/06/2024 (Fri) 19:49 [Preview] No.533 del
>>531
Ne tro timu. Plena gramatiko de via gepatra lingvo sendube estus multe pli dika, sed tion vi ellernis. Gravas precipe ne teoria kompreno de gramatikaj reguloj sed praktika ekkono de la lingvo en la uzado.


Anonymous 12/06/2024 (Fri) 21:21 [Preview] No.534 del
(795.55 KB 1125x1600 Senpaga leciono.png)
(646.34 KB 1125x1600 1.png)
>>524
Mi tradukis ĝin denove.


Anonymous 12/06/2024 (Fri) 21:52 [Preview] No.535 del
>>534
Eĉ en la angla originala, mi ne komprenas kion la kato diras. Esperantaj lecionoj estas... kiel ĝi daŭrus? Kion tio signifas?


Anonymous 12/08/2024 (Sun) 00:06 [Preview] No.536 del
>>532
Dankon por la libroj.
>>535
>Esperantaj lecionoj estas... kiel ĝi daŭrus? Kion tio signifas?
signifas ke ĝi ne kredas ke Esperanto estas utila do li ne volas lerni ĝin, kaj en la angla versio, ĝi ne volus brakumi erinacon.


Anonymous 12/17/2024 (Tue) 20:50 [Preview] No.539 del
Kiel bone mi tradukis cxi tiu pagxo?


Anonymous 12/17/2024 (Tue) 20:53 [Preview] No.540 del
(14.80 KB 960x91 yandex 3 - 25.png)
>>539
Ankaux


Anonymous 12/17/2024 (Tue) 22:12 [Preview] No.541 del
>>539
Tute ne gravas, traduku la tuton kaj tiam oni povos konsili vin. Kiel traduku nuran frazon sen iu ajn kunteksto? Ĝi povus esti iu ajn. Kial ne simple
> Ĉi tie mi trompas.
Eble ili jam parolis en antaŭa paĝo pri la "trompoj" (trompaĵoj?), kaj pro tio pli taŭgas
> Mi uzas la "trompaĵojn" ĉi tie.
Ni ne povas diri sen legi la tuton.


Anonymous 12/18/2024 (Wed) 16:32 [Preview] No.542 del
>>541
Mi komprenas, dankon.


Anonymous 12/24/2024 (Tue) 01:25 [Preview] No.546 del
>>541
Okej, mi tradukis cxi tiun dek sepa pagxoj oneshot/komikso?


Anonymous 12/24/2024 (Tue) 23:14 [Preview] No.549 del
>>546
Mi kredas ke la titolo kaj la nura frazo tradukinda estas ligitaj. Laŭ mia opinio, estus pli bone ke ili diris "Trompo aŭ dolĉaĵo!".


Anonymous 12/25/2024 (Wed) 16:00 [Preview] No.550 del
>>549
>Trompo aŭ dolĉaĵo!"
Kial? Ili diras "Dulce o truco" en la originala versio.


Anonymous 12/25/2024 (Wed) 16:08 [Preview] No.551 del
(98.03 KB 454x640 00.jpg)


Anonymous 12/25/2024 (Wed) 21:03 [Preview] No.552 del
>>551
>>550
Mi pardonpetas, mi ne sciis tion.


Anonymous 12/31/2024 (Tue) 03:22 [Preview] No.554 del
(193.67 KB 736x473 lance.png)
(164.74 KB 743x460 auxtotraduko.png)
Jutubo monstras al mi vedeojn kun ne oficiala Esperanta traduko


Anonymous 01/01/2025 (Wed) 22:42 [Preview] No.558 del
(40.23 MB 1_eo.mkv)
Mi tradukis ĉi tiu video korekte?


Anonymous 01/01/2025 (Wed) 23:48 [Preview] No.559 del
(242.98 KB 1920x1080 mpv-shot0119.jpg)
>>558
>Mi tradukis ĉi tiu video korekte?
Ĉu mi tradukis ĉi tiun filmeton ĝuste? ("Korekte" = "ĝustige".)

> la profunda plej for limoj
la profundaj plej foraj limoj

> eksterlandoj
Ĉi tiu signifas ion alian, vi devas serĉi aŭ krei pli taŭgan vorton.

> Estas la domo
Mi preferas la vorton "troviĝas" anstataŭ "estas". Sed eblas ke tio tro longigas la frazon.

> Sed en ĉi tiuj tempoj
Tiaj? La plureco de tempo ŝajnas al mi iom stranga, sed eblas ke tio estas nur pro mia denaska lingvo.

> Nur malbono povas malvenki alia malbono.
Nur malbono povas malvenki alian malbonon.

> Harmony devas batali la frenezaj fortoj de (safaouvre?)
Harmony devas batali la frenezajn fortojn de (safaouvre?)

> Kaj savi ŝia domo
Kaj savi sian domon

> La Ĉinaj teleroj?
La porcelanaj teleroj?
(Oni ne uzas majusklojn por la unua litero de landnomoj.)

> Kial vi faris ĉi tion?
Eble vi povas trovi pli taŭgan tradukon. La indigno de la angla "how could you?" mankas laŭ mi.


Anonymous 02/15/2025 (Sat) 17:12 [Preview] No.2015 del
(4.52 MB 1600x2298 CXAPITRO 3 EO.png)
Cxu la fekposta postisto estas finfine venkita?

>>559
Dankon por la korektoj. Cxu vi konas bona-esperantan vortaron?


Anonymous 02/16/2025 (Sun) 17:58 [Preview] No.2142 del
>>2015
Mi uzas PIV: https://vortaro.net/
Kaj se mi volas vidi kiel oni uzas vorton, mi serĉas ĝin ĉe https://tekstaro.com/


Anonymous 02/23/2025 (Sun) 22:52 [Preview] No.2409 del
(557.55 KB 1125x1600 cxapitro 2.png)
2374
Li revenis...
>>2142
Dankon. Ankaux, kiom bone mi tradukis la duan cxapitron el Erinaca Harry?


Anonymous 03/12/2025 (Wed) 23:49 [Preview] No.2437 del
(510.93 KB 1125x1600 cap7.png)
(629.22 KB 1125x1600 cap3.png)
(558.50 KB 1125x1600 cap4.png)
(599.44 KB 1125x1600 cap5.png)
(652.47 KB 1125x1600 cap6.png)
Mi tradukis gxis la sepan cxapitron.


Anonymous 03/23/2025 (Sun) 20:27 [Preview] No.2445 del
>>2437
damaĝas -> dolorigas, vundas
dorno -> pikilo
diru neniun -> diru al neniu


Anonymous 03/26/2025 (Wed) 13:53 [Preview] No.2448 del
>>2445
Dankon


Anonymous 04/26/2025 (Sat) 18:14 [Preview] No.2480 del
(371.55 KB 1125x1600 Monster stein.png)
(549.14 KB 1125x1600 cap8.png)
(428.76 KB 1125x1600 cap9.png)
(669.15 KB 1125x1600 cap10.png)
(104.31 KB 1125x1600 cap10.1.png)
>>2445
Saluton! Mi tradukis nun ĝis la 21-an ĉapitron.


Anonymous 04/26/2025 (Sat) 18:15 [Preview] No.2481 del
(76.04 KB 1125x1600 cap11.png)
(607.99 KB 1125x1600 cap11.1.png)
(523.51 KB 1125x1600 cap12.png)
(508.46 KB 1125x1600 cap13.png)
(625.36 KB 1125x1600 cap14.png)


Anonymous 04/26/2025 (Sat) 18:16 [Preview] No.2482 del
(627.47 KB 1125x1600 cap15.png)
(698.38 KB 1125x1600 cap16.png)
(586.42 KB 1125x1600 cap17.png)
(660.63 KB 1125x1600 cap18.png)
(685.97 KB 1125x1600 cap19.png)


Anonymous 04/26/2025 (Sat) 18:17 [Preview] No.2483 del
(500.77 KB 1125x1600 cap20.png)
(713.45 KB 1125x1600 cap21.png)


Anonymous 05/02/2025 (Fri) 13:13 [Preview] No.2491 del
(601.95 KB 734x1130 c001_001.png)
(688.65 KB 733x1130 c001_002.png)
(804.66 KB 734x1130 c001_003.png)
(748.82 KB 734x1130 c001_004.png)
Mi provis traduki, el la angla, ĉi tiu: https://mangadex.org/title/cc3c044d-e7a0-450a-b12d-75f2c1f30289/she-becomes-a-tree
Bonvole korektu mian esperantaĉaĵon...


Anonymous 05/02/2025 (Fri) 13:19 [Preview] No.2492 del
(805.39 KB 734x1130 c001_003.png)
(748.73 KB 734x1130 c001_004.png)
>>2491
Kompreneble mi devis nur tralegi denove por trovi kelkajn erarojn...


Anonymous 05/02/2025 (Fri) 21:29 [Preview] No.2493 del
(54.97 KB 285x205 what.png)
>>2491
>>2492
>ĵuri

Mi ne scias Esperanton sed... mi kredas ke ĉi tiu estas ĝuste;

Kio estas al ŝi > Kio estas ŝi
Tio estas Kisaki > Tiu estas Kisaki


Anonymous 05/03/2025 (Sat) 19:56 [Preview] No.2494 del
(650.56 KB 736x1130 c002_001.png)
(748.80 KB 734x1130 c002_002.png)
(751.06 KB 736x1130 c002_003.png)
(643.09 KB 733x1130 c002_004.png)
>>2492

>>2493
Dankon, min ŝanĝos ĝin kiam ĉiuj ĉapitroj estas finitaj.


Anonymous 05/05/2025 (Mon) 17:10 [Preview] No.2495 del
>>2494
Nedankinde sed memoru, ke mi ne scias Esperanton. Mi estas kiu tradukas Erinaco Harry.


Anonymous 05/09/2025 (Fri) 17:16 [Preview] No.2497 del
>>2491
>>2492
>>2494
Kvankam estas kelkaj eraretoj, tre bone! Tamen mi konsilus, ke vi disponebligu ĝin ankaŭ en pli troveblaj lokoj, ekz. Esperaĵo aŭ MangaDex.


Anonymous 05/10/2025 (Sat) 09:42 [Preview] No.2498 del
(694.25 KB 780x1200 c003_001.png)
(797.04 KB 780x1200 c003_002.png)
(756.94 KB 780x1200 c003_003.png)
(630.25 KB 781x1200 c003_004.png)
>>2497
Dankon. Bonvole diru al mi kioj la eraroj estas, mi volas korekti ili.


Anonymous 05/12/2025 (Mon) 18:52 [Preview] No.2499 del
>>2491
>nelonge
Prefere "antaŭ nelonge"
>>2492
>delonge
Prefere "antaŭlonge" aŭ "antaŭ longa tempo"
>post ili ĵetis
Prefere "post kiam ili ĵetis" aŭ simple "kiam ili ĵetis"
>mi iam eblus
Prefere "iam eblos" aŭ "mi iam povos"- la subjekto de "ebli" estas tio, kio estas ebla, ne tiu, por kiu ĝi estas ebla.
>estas iom subita
Prefere "estas iom subite" aŭ "ĉi tio estas iom subita"
>permesas al mi, ke mi estu via amiko
Prefere "permesos", kaj "al mi" ŝajnas ĉi tie iom pleonasma.
>certe
Mi emas supozi, ke tio ĉi tie tradukas anglan "sure" sed esperanta "certe" ne estas tute samsenca en tia kunteksto. Mi eble proponus "nu kial ne" aŭ "bone kial ne".
>mojosa
"Mojosa" estas mallongigo de "modernjunstila"; ĝi ne signifas simple "malaĉa" (kiun koncepton vi verŝajne celas ĉi tie)
>>2493
Ne, "kio estas al ŝi" estas ja valida, kaj "tio" povas montri homon (en ReVo oni trovas kelkajn ekzemplojn Zamenhofajn).
>>2494
>estus pli bona
Prefere "estus pli bone"
>se vi ne proksimiĝu
Prefere "ke vi ne proksimiĝu" aŭ "se vi ne proksimiĝus"
>elekti tiun, kun kiu
"Kun" ne necesas
>estis iu tia
Prefere "estis io tia"
>sekvis la fluo
Prefere "sekvis la fluon"
>regadon sur
Prefere "regadon de"
>por esti amiko kun
Prefere "ĉar vi estas amiko de"
>pro esti
Prefere "estante", "ĉar mi estas", aŭ "pro ĉeestado"
>>2498
ĉesas
Prefere "ĉesos"
>unu
Prefere simple ellasu; "unu" ĉi tie ne funkcias kiel sensignifa kejlo kiel angla "one", sed kvavaŭ emfazas "eĉ unu"
>kutimiĝis al ĝi
Prefere "al tio"
>pro promenadi
Prefere "pro promenado" aŭ "ĉar vi promenadas"
>pri ĉi tiu
Prefere "pri ĉi tio"
Cetere la kompostado ŝajnas iom malneta, kun ekz. tekstoj sufiĉe malcentre de parolvezikoj kaj (almenaŭ laŭ mi) iom stranga elekto de tiparo por bildstrio, sed tio estas iom flanka punkto kaj pli facile korektebla.


Anonymous 05/13/2025 (Tue) 03:18 [Preview] No.2500 del
(607.47 KB 798x465 the things I saw.png)
>>2499
>Ne, "kio estas al ŝi" estas ja valida, kaj "tio" povas montri homon (en ReVo oni trovas kelkajn ekzemplojn Zamenhofajn).
Mi komprenas.


Anonymous 05/15/2025 (Thu) 20:00 [Preview] No.2501 del
(571.54 KB 1125x1600 cap22.png)
(625.80 KB 1125x1600 cap23.1.png)
(790.62 KB 1125x1600 cap24.png)
(745.23 KB 1125x1600 cap25.png)
(672.04 KB 1125x1600 cap26.png)
>>2499
Mi kometis erarojn ĉi tiuj tradukoj?
>>2480 >>2481 >>2482 >>2483
Ankaux mi tradukis sep cxapitrojn pli.


Anonymous 05/15/2025 (Thu) 20:01 [Preview] No.2502 del
(569.07 KB 1125x1600 cap27.png)
(940.58 KB 1125x1600 cap28.png)


Anonymous 05/15/2025 (Thu) 20:02 [Preview] No.2503 del
>>2501
*Cxu
ups


Anonymous 05/18/2025 (Sun) 06:27 [Preview] No.2504 del
>>2501
Nur legante la tekston de via mesaĝo mi scias, ke jes.


Anonymous 05/18/2025 (Sun) 18:16 [Preview] No.2505 del
>>2504
Do, kiuj eraroj mi faris?


Anonymous 05/19/2025 (Mon) 06:37 [Preview] No.2506 del
(275.53 KB 512x512 PNG image 24.png)
>>2499
Dankegon.

>la kompostado ŝajnas iom malneta
Mi ne penis perfektigi ĝin ĉar mi sciis ke mi devos refari ĝin pro miaj multaj eraroj.

>iom stranga elekto de tiparo por bildstrio
Ĝi estas el "Kotonoha Amrilato".


Anonymous 05/19/2025 (Mon) 16:38 [Preview] No.2507 del
>>2506
>Ĝi estas el "Kotonoha Amrilato"
Ĉu tiu elektronika novelo estas bona se mi ne ŝatas ĵuri?


Anonymous 05/20/2025 (Tue) 01:01 [Preview] No.2508 del
>>2505
>kiuj eraroj
Mankas akuzativo.
>>2501
>kometis
Tio signifus "estis kometo" aŭ "flugis kiel kometo". Ĝi estas sensenca ĉi tie.
>ĉi tiuj tradukoj
Sen prepozicio, kaj frazo sen 'ĉu'
>Ankaux mi
"Ankaŭ" staras antaŭ la vorto, pri kiu temas la... ni diru "ankaŭeco". "Ankaŭ mi faris ion" signifas, ke krom aliaj homoj, kiuj faris ion, estas ankaŭ vi.
>sep cxapitrojn pli
Sep pliajn ĉapitrojn. (Kiaj kial vi subite ŝanĝis al x-sistemo?)

Mi bedaŭras, sed vere ne estas bona uzo de ĉies tempo korektadi vian lingvaĵon kiam estas gravaj eraroj en preskaŭ ĉiu frazo. Mi konsilas al vi iom pli konatiĝi kun la esperanta gramatiko.


Anonymous 05/20/2025 (Tue) 02:50 [Preview] No.2509 del
(635.05 KB 834x621 ah.png)
>>2508
>Mi bedaŭras, sed vere ne estas bona uzo de ĉies tempo korektadi vian lingvaĵon kiam estas gravaj eraroj en preskaŭ ĉiu frazo. Mi konsilas al vi iom pli konatiĝi kun la esperanta gramatiko.
Dankon. Mi studos pli multe.


Anonymous 05/21/2025 (Wed) 17:25 [Preview] No.2510 del
>>2507
Laŭ mi: jes, la rakonto estas bone eĉ se vin ne interesas amo inter knabinoj. Kaj ĝi ja estas lernilo.


Anonymous 05/21/2025 (Wed) 19:15 [Preview] No.2511 del
(1.02 MB 498x372 tenor.gif)



Top | Catalog | Post a reply | Magrathea | Return